Malgranda baziliko

Malgrandaj bazilikoj en Eŭropo
Malgrandaj bazilikoj en Azio
Malgrandaj bazilikoj en Ameriko
Baziliko de Zapopan
Baziliko-katedralo de Nia Sinjorino en Kebeko (Kebekio)
Baziliko en Rozario
Baziliko de Dipatrino en Mineapolo
Malgrandaj bazilikoj en aliaj lokoj
Baziliko en Alĝero
Baziliko en Christchurch
Baziliko-katedralo (Sidnejo)

Malgranda baziliko, (latine basilica minor; plurale Basilicae minores) estas tiuj bazilikoj de la Latina Eklezio, al kiuj la papo donas tiu ĉi rangon ekde la 18-a jarcento. Ili estas laŭ grandeco ne malgrandaj, laŭforme ĉiuspecaj, do plej ofte imponaj kaj ne similas al la origina baziliko. La "malgranda", laŭ la latina origino minor, signifas rangon malpli grava ol granda baziliko (basilica maior). La malgranda baziliko donas gravecon en la regiono inter la ceteraj preĝejoj kaj rajtas uzi diversajn ekleziajn simbolojn. Ili ofte estas ankaŭ ĉefkatedraloj, katedraloj, pilgrimejoj aŭ/kaj kermesejoj.

En 2008 estis 1584 malgrandaj bazilikoj.

La malgranda baziliko devas esti:

  • pompa, impona
  • havanta multe da vizitantoj
  • havanta sanktan trezoron

La statistiko en 2007 menciis 1524 malgrandajn bazilikojn precipe en Eŭropo:

En Ameriko:

En Azio:

Aldoniĝas po malpli da malgrandaj bazilikoj ankaŭ en aliaj landoj.

Laŭ la urboj en Romo troviĝas 66, en Bonaero 15, en Krakovo 12, en Bolonjo kaj en Florenco po 11, en Barcelono kaj en Milano po 9, en Venezio 8, en Napolo 7, en Kolonjo, Limo kaj en Madrido po 6 da malgrandaj bazilikoj, ktp.

  1. 2009 angle

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne